Sahitya Akademi

Sahitya Akademi
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1954 vd
Lando(j) Barato vd
Sidejo Nov-Delhio
Membro de Internacia Akademia Unio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj Andhra Pradesh Sahitya Akademi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉefsidejo de la Sathya Akademi en Nov-Delhio.
Ĉefsidejo de la Sathya Akademi en Nov-Delhio.

Sahitya Akademi (hindie साहित्य अकादमी, lit. "Akademio de Literaturo") estas barata neregistara institucio kiu celas antaŭenigi literaturon en lingvoj de Barato[1]. Ĝi estas subtenata de, sed daŭre estas sendependa de, la hinda registaro.

Ĝi estis fondita en marto 1954 kaj organizas literaturajn seminariojn kaj laborrenkontiĝojn, publikigas revuojn kaj librojn pri elstara literaturo inkluzive de la Enciklopedio de Hinda Literaturo, en ĉiuj barataj lingvoj.

Renkontiĝo de verkistoj dum evento de la Sahitya Akademi.

La Akademio okazigas ĉiujarajn seminariojn en ĉiu el la 24 agnoskitaj lingvoj. La seminarioj estas aranĝitaj laŭ la rekomendoj de 24 lingvaj konsilaj komisionoj. La lingvaj konsilaj komisionoj konsistas el 10 agnoskitaj verkistoj, kleruloj aŭ kritikistoj de la respektivaj lingvoj. La konsisto de la Konsilantaroj estas redeterminata ĉiujn 5 jarojn[2].

  1. (en) Welcome to Sahitya Akademi, retejo de la Akademio Sahitya Akademi
  2. (en) Literaturaj Agadoj, retejo de la Akademio Sahitya Akademi.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search